Elektrona afineco

La elektrona afineco estas la kvanto da energio, kiu estas liberigata sekve de la kaptado de elektrono per neŭtra atomo[1].[2] Ju pli granda estas la elektrona afineco, des pli da energio estas liberigata kaj des pli stabila estas la rezultanta negativa jono. Negativa elektrona afineco signifas inverse ke necesas provizi energion al la atomo por ligi al li elektronon.[2]

Fakte la elektrona afineco mezuras la intencon, per kiu neŭtra atomo celas ligi elektronon. Ĝia mezurunuo estas la ĵuloelektronvolto.  El termodinamika vidpunkto, la elektrona afineco estas la ŝanĝiĝo de la entalpio ΔH, sekve al la kapto de elektrono. Se la elemento kaptas la elektronon kaj liberigas energion, la reakcio estas ekzoterma kaj ΔH estas negativa. 

  1. G. CHABOT, J.-L. RIENDEAU et coll.
  2. 2,0 2,1 A. POUSSE (P. ATKINS, L. JONES), Chimie : molécules, matière, métamorphoses (3e édition), DeBoeck Université, Paris, Bruxelles, 1998, p. 255 à 257

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search